Ŝatantaro de felo

El WikiFur, la prifela enciklopedio
(Alidirektita el Felanaro)
Iri al: navigado, serĉi
Antropomorfa vulpino

Ŝatantaro de felo (angle furry fandom - prononco [feri ˈfændəm]), aŭ felanaro, estas ŝatantaro pri fikciaj homformaj (antropomorfaj) bestoj, do pri bestoj kun homaj personeco kaj kapabloj. Tiaj kapabloj estas diversaj, ekzemple kapablo pensi kaj mieni kiel homo, vesti sin, paroli, iradi per du piedoj, loĝi en domo, ktp. Tiu ĉi subkulturo originas en la komunumoj sciencfikcia kaj fantasta. Felanoj ne nur interesiĝas pri homformaj bestoj sed eĉ trovas identecon en ili.

Interes-kampo[redakti]

Ekzistas kelkaj intereskampoj komunaj por sufiĉe granda parto de felanoj, kvankam ne por ĉiuj. La baza estas ĝenerala intereso pri bestoj.

La fakto, ke homformaj bestoj reale ne ekzistas, estas kompensata per kreado de vidartaĵoj. Tial estas ĉe felanoj tre ŝatataj kaj aprezataj desegnaĵoj, bildrakontoj kaj desegnitaj filmoj. Certan popularecon havas ankaŭ literaturo kaj etan ankaŭ aliaj artaj specoj.

Preskaŭ ĉiuj felanoj ŝatas rolludi kiel ilia ŝatata besto. Tiu rolludado povas esti pure virtuala (reta) aŭ fizika (realviva). Rolanto rolas kiel sia alia egoo, tiel nomata felsono. Dum reta rolludado oni kutime priskribas aktivadon de sia felsono per 3-a persono, ekz “Joĉjo nun lekas sian piedon” anstataŭ “Mi nun lekas mian piedon”.

Precipe por renkontiĝoj kaj jam menciita rolludado multaj elfaras specialajn kostumojn en formo de besto, kiu nomiĝas felkostumo. Kvalito de tiuj ĉi kostumoj varias de tre simplaj, partaj (kapo, bestpiedoj) ĝis tre komplikaj tutkorpaj kun eventualaj specialaĵoj, ekz. kun moviĝantaj flugiloj de drako.

Fonto[redakti]

Tiu ĉi artikolo estas parte aŭ tute transprenita de artikolo en Vikipedio: Ŝatantaro de felo