WikiFur:Pri WikiFur

El WikiFur, la prifela enciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

WikiFur estas provo kunigi informojn utilajn por la fela komunumo. Jes, tio estas vere vasta difino! Se io estas iel ajn kunigita kun la ŝatantaro de felo, probable tio valoras aldonon al WikiFur. Vi estas tiu, kiu tion kapablas plej bone konsideri do redaktu kun kuraĝo!

La antaŭa rekomendo devenas de Vikipedio. Ĝenerale validas, ke reguloj kaj rekomendoj de Vikipedio estas sekvindaj ankaŭ ĉi tie ĉar ili jam estis provitaj kaj taksitaj kiel funkciantaj. Tamen, ne ĉio, kio validas por Vikipedio validas ankaŭ por WikiFur.

WikiFur ne estas Vikipedio[redakti]

WikiFur estas dediĉita al la temaro ŝatantaro de felo, ne kiel Vikipedio, kiu estas ĝenerala enciklopedio. Do artikoloj en WikiFur povas esti pli detalaj ol estus akceptebla en Vikipedio. Tolerado de propagandaj artikoloj, membiografiojoriginala esplorado estas pli granda, sojlo de menciindeco malpli alta.

Tamen reguloj pri Neŭtrala vidpunkto kaj Enciklopedia stilo daŭre validas.