WikiFur:Prifela vortaro angla-Esperanta

El WikiFur, la prifela enciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

Baza vortaro de felaj terminoj angla-Esperanta. Eble ni poste povos proponi ĝin por PIV (ja ni estas spertuloj pri la fako).

Lingva noto[redakti]

Vortoj kreitaj per la afiksoj -ul-, -an, -ist, -id kaj kelkaj aliaj estas sekse neŭtralaj. Tio signifas, ke ekz. felano same signifas viran felanon kaj ankaŭ inan felanon. Seksa distingo estas farata per la prefikso vir- (vira signifo, virfelano) aŭ la sufikso -in (ina signifo, felanino). Vidu klarigojn en PMEG.

En tiu ĉi vortaro sufiĉas la baza, sekse neŭtrala, Esperanta vorto.

Klarigoj[redakti]

  • diklitera vorto - intrekonsentita, akceptita vorto taŭga por uzado
  • kursiva vorto - ankoraŭ nur propono, indas diskuti pri ĝi, eventuale proponi novan
  • diklitera kursiva vorto - ankoraŭ ne interkonsentita, tamen jam uzata
  • transstrekita vorto - evidente maltaŭga propono (indas mencii en noto)
  • demandosigno "?" - pli fortaj duboj

Ĝeneralaj terminoj[redakti]

angle noto pri angla Esperante noto pri Esperanta
furry la ideo, la baza vorto-radiko felo la radiko "fel-" ŝajnas esti jam ĝenerale akceptita kaj uzata
furry en signifo "persono" felano, felulo komparu -an kaj -ul
felulo signifas "hararhava persono"; ĝi uzeblas kiel ŝerceta/intima alparolvorto kiam oni ne volas trakti alparolaton kiel membron de la komunumo
furry en signifo "komunumo" felanaro komparu kun furry fandom
fandom ŝatantaro, ŝatantujo, fanujo, anaro radiko fan- estas neologisma kaj evitinda
anaro rilatas al komunumo ĝenerale, ne nepre al ŝatantoj
furry fandom felanaro, ŝatantaro de felo komparu kun furry kiel komunumo
fursona felpersono, felsono historie estis uzas "felsono (kombino de "felo" kaj "persono") sed la komunumo efektive preferis "felpersono"
fursuit felkostumo
fursuiter felkostumulo, felkostumanto
fursuiting felkostumado
fursuit outing felkostuma eksterumado
ekstera felkostumumado
felkostuma ekskurso
bv. proponi
Boobsuit mamfelkostumo bv. proponi
Taursuit bv. proponi
Quadsuit kvarkostumo se ni ekuzos ĝin, ĝi iĝos norma
furdance feldanco
character rolanto, rolulo, fikciulo diskutu
character sheet prirolanta slipo
furspeech fellingvo
furspeech terms fellingvaĵo
yiff ĵifi (fel-amori), ĵifo (erotika prifela arto), ĵifado (fela amorado) Anglalingve, yiff povas esti verbo, erotika prifela arto, aŭ substantivo.
furry lifestyle felvivstilo
furry lifestyler fel(viv)stilano
greymuzzle grizbuŝulo
were de angla werewolf, werecat, ...
1) ŝatanto de "were"-bestoj
2)"therian"
hombesto tio estas f*k-vorto ĉar Esperantaj vortoj estas ekz. "homlupo", "homkato" sed traduki "were" kiel "homo" estas vere f*ka !-( (kvankam tion ĝi signifas en multaj lingvoj, arĥaisme)
komparu kun therian
therianthropy hombesteco hombesteco estas jam uzata en Vikipedio
diskutu
therian membro de spiritece orientita subkulturo bestulo, hombesto komparu kun were
diskutu
otherkin de anglaj "other kind" alispecano
shapeshifting formŝanĝo
anthro homforma en signifo: "My fursona is antro." ("Mia felpetsono estas homforma.")
non-anthro nehomforma
anthropomorphic homforma
anthropomorphism homformismo
anthro artist homformisma artisto
furry artist (pri)fela artisto
chakat ĥakato
role-play rollud(ad)o
convention kongreso
con mallongigo de "convention" kongreso
con book kongresa libro

Fel(an)aj specoj[redakti]

angle noto pri angla Esperante noto pri Esperanta
babyfur bebofelo (ideo/arto), bebofelano (persono)
diaperfur vindotukofelo (ideo/arto), vindotukofelano (persono)
microfur etfelo (ideo/arto), etfelano (persono)
macrofur egfelo (ideo/arto), egfelano (persono)

Oftaj vortoj[redakti]

angle noto pri angla Esperante noto pri Esperanta
cute beleta
fluffy lanuga
boop bipi
squeak knari