WikiFur-Diskuto:Prifela vortaro angla-Esperanta

El WikiFur, la prifela enciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

Therianthropy / Therian[redakti]

  • Estas proponita hombesto kaj bestulo. "Hombesto" estas same propono por "were". Laŭ miaj scioj pli/malpli "were"="therian" (neniu kapablis priskribi la diferencojn al mi). Kion vi pensas?
  • Nuntempa kutimo estas por "were" uzadi "hom-io" (homlupo, homkato,...)
  • "Bestulo" signifas "persono karakterizata per besto" kio estas sufiĉe taŭga, tamen ĉu indas uzadi ĝi samtempe kun "hombesto"?
  • Eventuale ni povas uzadi "hombesto" por tiuj kiu fizike ŝanĝiĝas kaj "bestulo" por tiuj kiuj ŝanĝiĝas mentale aŭ spiritece. --KuboF 18:50, 12 Mar. 2012 (CET)

Character[redakti]

  • Estas proponitaj rolanto, rolulo kaj fikciulo. Mi pensas ke estus bone elekti nur unu vorton kaj tiun uzadi por minimumigi konfuzon. Ĉu vi havas konkretajn ideojn kiun vorton elekti?
  • Rilate al "rolanto" oni bezonas atenti pri a-formo, ĉar ekz. "rolanta slipo" signifas "slipo kiu rolas" (simile kiel "user handbook" ne estas "uzanta manlibro" sed ekz. "poruzanta manlibro"). Eblas flannkensalti per "prirolanta slipo". --KuboF 19:01, 12 Mar. 2012 (CET)

Diaperfur[redakti]

  • Pro redakta bataleto mi provizas la lingvan noton: Anglalingva diaper estas en Esperanto ne nur vindotuko sed ankaŭ vindaĵo kaj vindo, vidu ReVon. Ĉar la vorto vindotuko estas mem sufiĉe longa kaj ĝiaj kunmetaĵoj, ekz. vindotukofelano, estas jam tro longaj (laŭ mi) mi proponas uzadi precipe la varianton vindo. Tio estas rezulto de ekonomia parolado. --KuboF 11:05, 3 Apr. 2012 (CEST)