Eurofurence

El WikiFur, la prifela enciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

Ŝablono:Informkesto kongreso

Eurofurence (ofte ankaŭ EF), estas eŭropea felana kongreso. Ĝi estas la plej granda ekster Usono, kaj la plej longe aktiva felana kongreso en la mondo. Ĝi estis fondita en 1995, kaj la 22a Eurofurence en Berlino (Germanujo) havis 2573 ĉeestantoj.[1]

La kongreso kutime kunvenas dum la somero en Germanujo, sed ĝi ankaŭ vizitis aliajn landojn kiel Svedujo, Nederlando kaj Ĉeĥujo. En 2014 revenis la kongreso al Berlino kaj ekde tiam okazis ĉe la hotelo Estrel, la plej granda hotelo en Germanujo.

Programo[redakti]

Ekde Eurofurence 12, daŭris la kongreso kvin tagojn ekde vendredo ĝis dimanĉo. Eblas la elektoj por frua alveno kaj malfrua forlaso al tiuj kiuj deziras nokton pluan aŭ du. Okazas pluraj ĉefaj eventoj ĉiujare.

La kongreso komencas kun komenca ceremonio kiun faras Cheetah, kaj prezentiĝas la stabo. Ankaŭ anonciĝas la ĉefaj eventoj de la kongreso, kune kun aliaj gravaj informoj, kiel la reguloj kaj la etiketo ktp.

La fina evento de Eurofurence estas kutime la pawpet show, anstataŭ vera fina ceremonio. Ĝi estas felana pupa spektaklo skribita, produktita kaj farita de stabo kaj ĉeestantoj ĉe Eurofurence. Skribita kiel plenlonga spektaklo, ĝi miksas komedion kaj dramon kaj havas muzikon, sonefektojn, specialefektojn kaj, lastatempe, ankaŭ filmon inter la scenoj. Poste sekvas la Big Blue Dance (La granda blua danco) kiel la vere lasta evento. Tio estas dancevento ĉe la ĉefa halo kiun estras BigBlueFox kaj aliaj DJ-oj kaj kiu ofte daŭras la tutan nokton.

Je la lasta tago de la kongreso okazas ankaŭ la Dead Dog Party (La festo de la mortinta hundo) por tiuj kiuj restas ĉe la kongreso. En pasintaj jaroj, organiziĝis la grupfoto de ĉiuj ĉeestantoj matene dimanĉe, sed tio nun okazas sabat-matene ĉar multaj ĉeestantoj ne vekiĝis sufiĉe frue post la Big Blue Dance kaj kelkaj forlasis antaŭ la fotado kaj ne povis ĉeesti.

Arto kaj komercaĵoj[redakti]

Dum la kongreso eblas al la ĉeestantoj vendi komercaĵojn en la dealer's den, la kongresa merkato. Ekde Eurofurence 17 ekzistas du merkatoj, ĉar unu simple ne plu sufiĉus.

Ankaŭ ekzistas la artoprezentado, kie eblas vidi artaĵojn kaj proponi pezon por ŝatataj artaĵoj. Post duono de la kongreso fermiĝas la prezentado kaj komencas la aŭkcio. Tie daŭras la proponado, kaj ekhavas la pliproponantoj la artaĵojn. La aŭkcion prezidas Uncle Kage.

Felkostumado[redakti]

Troviĝas pluraj eventoj por felkostumuloj. Ĉiam disponeblas senkapa salono, kiun rajtas nur felkostumuloj eniri kaj kie ili povas senkostumiĝi kaj ripozi. La salono kutime plenas de ventumiloj kaj aliaj aĵoj por helpi la felkostumuloj malvarmiĝi. Okazas ankaŭ oficiala fotadon de felkostumoj dum la plejparto de la kongreso, kie fotas profesiaj fotografistoj felkostumulojn.

Ĉe la ĉefa scenejo okazas la fursuit gameshow (la felkostuma ludspektaĵo), kie felkostumuloj konkuras en teamoj. La obstakloj ofte fariĝis zorgante pri la malfaciloj rilataj al felkostumado, sed fojfoje ankaŭ uzas tiujn malfacilojn por krei problemoj unikaj al la felkostumuloj, kiel balanci objektojn sur la muzelo.

Fine, tradicie estas felkostuma grupfoto sabate. Ĝin sekvas la felkostuma parado, en kiu povas kaj felkostumuloj kaj ne-felkostumuloj partopreni. Ĉar kreskis la nombro de felkostumuloj (ĝi atingis 400 en 2011), la parado nun estas tute eksterdome. Dum Eurofurence 17, okazis la parado en la urbajn stratojn de Magdeburgo.

EF Prime[redakti]

La emblemo de EF Prime, 2008

EF Prime estas TV-kanalo kiu sendas informojn kaj amuzaĵojn dum Eurofurence pere de la interna TV-sistemo ĉe la hotelo. Ĝi lanĉiĝis en 2007 dum Eurofurence 13. Inter la informoj, ĝi ankaŭ sendas felanajn kaj felanrilatajn videojn, kaj ankaŭ videojn nerilatajn al la ŝatantaro. Samtempaj Twitter-mesaĝoj senditaj al @EF_prime ĉiam videblas ĉe la kanalo, kiel ankaŭ ĉiuj anoncoj kaj programŝanĝoj ĉe la kongreso.

Ĉe Eurofurence 17, ekhavis EF Prime sian propran maskoton. Li estas komputergenerata lupo nomiĝanta Spikey Wolf. Li unue aperis en parodio de la kanto ‘My name is’[1] (‘Mia nomo estas’) de Eminem, kaj donis al li voĉon Shay. Spikey informis pri la tagaj aferoj ĉe EF Prime kaj donis multajn citaĵojn dum okazantaj eventoj.

La respondecaj pri EF Prime estas:

  • BigBlueFox (programa horaro, enhavo-administrado, dumsenda dezajno)
  • Athesis (eligo kaj Twitter-programo)
  • Tillikum (IT-planado, aparatoj)

Daily Eurofurence[redakti]

La Daily Eurofurence (La ĉiutaga Eurofurence) estas ĵurnalo eldonita dum Eurofurence, skribante pri ĉiaj eventoj okazintaj la pasintan tagon. La ‘ĵurnalo’ konsistas el diversaj artikoloj, kelkaj komikaj desegnaĵoj, okaze krucengimo kaj la ĝisdatigita horaro de la kongreso.

Historio[redakti]

Eurofurence organiziĝis en la sekvaj lokoj:

Jaro Dato Ĉeest. Loko
1 (1995) 30 jun–3 jul 19 Kaiser-Wilhelm-Koog, Schleswig-Holstein, Germanujo
2 (1996) 18–22 jul 35 Linköping, Östergötland, Svedujo
3 (1997) 21–24 aŭg 59 Boostedt, Mecklenburg-Vorpommern, Germanujo
4 (1998) 1–5 aŭg 80 Heeze, Noord-Brabant, Nederlando
5 (1999) 22–25 jul 117 Berlino, Germanujo
6 (2000) 10–13 aŭg 149 Göttingen, Niedersachsen, Germanujo
7 (2001) 22–25 jul 230 Kirchen, Rheinland-Pfalz, Germanujo
8 (2002) 15–18 aŭg 260 Oberbernhards, Hessen, Germanujo
9 (2003) 21–24 aŭg 165 Samopše, Středočeský kraj, Ĉeĥujo
X (2004) 26–29 aŭg 295 Olpe, Nordrhein-Westfalen, Germanujo
11 (2005) 21–24 jul 380 Nürnberg, Bayern, Germanujo
12 (2006) 23–27 aŭg 405 Nürnberg, Bayern, Germanujo
13 (2007) 5–9 sep 585 Suhl, Thüringen, Germanujo
14 (2008) 27–31 aŭg 777 Suhl, Thüringen, Germanujo
15 (2009) 26–30 aŭg 911 Suhl, Thüringen, Germanujo
16 (2010) 1–5 sep 973 Magdeburgo, Sachsen-Anhalt, Germanujo
17 (2011) 17–21 aŭg 1066 Magdeburgo, Sachsen-Anhalt, Germanujo
18 (2012) 28 aŭg–2 sep 1232 Magdeburgo, Sachsen-Anhalt, Germanujo
19 (2013) 21–25 aŭg 1376 Magdeburgo, Sachsen-Anhalt, Germanujo
20 (2014) 20–24 aŭg 2015 Berlino, Germanujo
21 (2015) 19–23 aŭg 2095 Berlino, Germanujo
22 (2016) 17–21 aŭg 2573 Berlino, Germanujo
23 (2017) 16–20 aŭg 2804 Berlino, Germanujo

Temoj[redakti]

Eurofurence 8 estis la unua Eurofurence kiu havis specifan temon. La temo estas reprezentata en la artaĵoj kaj segnoj ĉe la kongreso kaj dum kelkaj eventoj, interalie la pawpet show. Ofte troviĝas ankaŭ specifaj eventoj rilataj al la temo, kiel la Tai Chi-panelo ĉe Eurofurence 17, kaj tiel plu.

  • 8 (2002): "Furry Intelligence Agency" (La felana informokapta agentejo)
  • 9 (2003): "Cunning Little Vixens" (Ruzaj etaj vulpinoj)
  • X (2004): "EFX: The Movie" (EFX: La filmo)
  • 11 (2005): "Songs of the Old Ages" (Kantoj de la malnovaj aĝoj)
  • 12 (2006): "The Hounds of Blackwhite Castle" (La hundoj de Nigrablanka Kastelo)
  • 13 (2007): "The Unlucky Thirteen" (La malbonŝancaj dek tri)
  • 14 (2008): "Horrorfurence: From Dusk till Dawn" (Hororfurence: Ekde krepusko ĝis matenruĝo)
  • 15 (2009): "1001 Arabian Nights" (1001 noktoj arabaj)
  • 16 (2010): "Serengeti"
  • 17 (2011): "Kung Fur Hustle" (Ĉinujo)
  • 18 (2012): "Animalia Romana" (La roma imperio)
  • 19 (2013): "Aloha Hawaii" (Saluton, Havajo)
  • 20 (2014): "CSI Berlin"
  • 21 (2015): "Greenhouse World" (Forceja mondo)
  • 22 (2016): "Back to the 80s" (Reen al la '80-oj)
  • 23 (2017): "Ancient Egypt" (Antikva Egipto)
  • 24 (2018): "Aviators - Conquer the Sky!" (Aviadistoj – Kaptu la ĉielon!)

Honoraj gastoj[redakti]

Preskaŭ ĉiujare ekde Eurofurence 5 en 1999 (krom Eurofurence 6 kaj 9) havis la kongreso honoran gaston. Jen la listo ĝis nun:

Karitato[redakti]

Ekde 2007, Eurofurence havis specifan karitaton por ĉiu kongreso. Tiuj ofte estas bestosanktejoj aŭ aliaj bestrilataj bonfaraj organizaĵoj. Donacoj kolektiĝas dum la kongreso, kaj kutime organiziĝas paga evento aŭ plu, kaj doniĝas la profitoj al la karitato.

Organizado[redakti]

Eurofurence 1 unue organiziĝis en 1995 de Tes-Tui-H'ar kaj unci, sed neniu el ili nun partoprenas en la organizado de la kongreso. En 1997, Sven "Cheetah" Tegethoff iĝis prezidanton de Eurofurence 3 kaj prezidis preskaŭ ĉiu Eurofurence ekde tiam. Eurofurence 4 organiziĝis kaj financiĝis de Samarindus, kiu trovis lokon por la 1998-a kongreso en Nederlando per helpo de Naros.

Poste en 1998, Eurofurence e.V. registriĝis kiel sociala organizaĵo en Germanujo por organizi la kongreson ĉiujare ekde Eurofurence 5 en 1999 ĝis hodiaŭ. Tamen la kongreso ne estas limitita al specifa loko, kaj troviĝas multaj internaciaj felanoj en la stabo kaj membraro. Ekde 2009 Eurofurence e.V. havas siajn proprajn flagojn, standardoj kaj afiŝoj kun ties emblemo.

Nuna stabo[redakti]

Dum Eurofurence 21 (2015), la ĉefaj membroj de la kongresstabo estis:[10]

  • Cheetah — Prezidanto
  • Nightfox — Vicprezidanto, rilatoj pri la kongresloko
  • Loewi — Ĉefa financa oficisto, direktoro de registrado
  • AmurUssuri, TiBoth, Akulatraxas - direktoroj de programo
  • Dhary — Direktoro de sekureco
  • Darkwing — Direktoro de kongresoperacioj
  • Cairyn — Direktoro de artaĵprezentado
  • AlphaKi — Direktoro de la artomerkato
  • Arahn — Direktoro de rilatoj al la honora gasto
  • Pinky — Direktoro de rilatoj al la karitato
  • Jaryic — Direktoro de la sceno
  • BigBlueFox — Direktoro de video kaj hotel-televido
  • Atkelar — Direktoro de felkostumo-fotado kaj la felkostuma ludspektaĵo
  • Mystifur — Direktoro de felkostumo-subteno kaj publikaj aferoj
  • o'wolf — Direktoro de rilatoj al la gazetaro
  • draconigen — Direktoro de la retpaĝo kaj komunuma komunikado
  • Lŭen — Direktoro kaj ĉefa redaktisto de Daily Eurofurence
  • Snow-wolf — Direktoro kaj ĉefa redaktisto de la kongreslibro
  • Jason Blake — Direktoro de dekoracio
  • Zefiro — Direktoro de IT
  • doco — Direktoro de la kongresvendejo

Ĉi tiuj estas la ĉefaj stabuloj, sed helpas ankaŭ multaj aliaj volontuloj fari la kongreson sukceson. Ili direktas eventojn, preparigas la scenon kaj entute faras ĉiun farendaĵon dum la kongreso.

Citaĵoj kaj faktetoj[redakti]

  • ‘Anthrocon eble estas la plej granda felana kongreso en la mondo, sed Eurofurence estas la plej bona.’ – Uncle Kage, EFX (2004)
  • ‘EF piedbatas pugon! Fakte ne estas sufiĉe da pugo en tuta Usono por ke ĉi tiu kongreso piedbati ĝin!’ – Uncle Kage, EF 12 (2006)
  • ‘Mi estas la prezidanto de la plej granda felana kongreso en la mondo, sed mi persone kredas ke la plej bona felana kongreso estas ĝuste ĉi tie.’ – Uncle Kage, EF 13 (2007)
  • ‘Mi komandas tri el la plej grandaj hoteloj en iu el la plej grandaj urboj en Usono. Mi fordonis ilin ĉiujn por unu Ringberg.’ – Uncle Kage, EF 15 (2009)
  • ‘Ĉi tio estas nia dua jaro en la hotelo Maritim. Kaj kun 1066 registracioj ni oficiale mendis ĝin entute.’ – Nightfox, EF 17 (2011)
  • ‘…Plua afiŝo. Ni volas demandi de vi NE felkostumi en la basenon. La filtroj pleniĝis de felo kaj akvo fluis al aliaj areoj. Kaj kvankam la hoteldirektoro trovis ĝin mojosa, ni devas demandi de vi ke vi ne faru tion.’ – Nightfox, EF 17 (2011)
  • ‘La pasinta semajno estis freneza rajdo por la registracio-teamo – dum la unuaj ses tagoj, ni ricevis ne malpli ol 1150 petoj de registrado – kio ankaŭ ĉifoje signifas novan rekordon en la historio de EF.’ – Cheetah, antaŭ EF 18 (2012)

Citaĵoj[redakti]

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ŝablono:Wikipedia Ŝablono:Kongresoj
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas, sed neniu etikedo <references/> estis trovita