Felo

El WikiFur, la prifela enciklopedio
(Alidirektita el Furry)
Iri al: navigado, serĉi
Scarlet demandas la eternan demandon (© PMJ)

La vorto felo havas diversajn signifojn depende de ties kunteksto. Origine ĝi signifas "haŭto de hararhava mamulo"[1] Sed ĝia signifo plilarĝiĝis por priskribi la komunumon de ŝatantoj de homformaj bestoj kaj/aŭ mitologiaj aŭ fikciaj estuloj kiuj agas kiel homoj aŭ eĉ havas superhomajn kapablojn.

Oni ofte uzadas la anglalingvan terminon furry kiu priskribas kaj la komunumon kaj ties anon (Esperante: felano). Angla termino por felano estas kaj furry kaj fur, en mult-nombro furries.

Kion signifas "esti felano"[redakti]

Se oni diras ke oni estas felano, kutime oni esrimas sian intereson pri homformaj bestoj kaj/aŭ estuloj (kaj probable ankaŭ ian rilaton al ŝatantaro de felo). Tiun intereson oni povas esprimi divermaniere - ekde admirado de arto kaj rakontoj ĝis rolludado. Intenso de tiu rilato multe varias de persono al persono.

Kutimaj intereskampoj[redakti]

Malgraŭ la menciita variado ekzistas kelkaj intereskampoj kiuj estas sufiĉe kutimaj inter felanoj. Unuopaj felanoj, kompreneble, povas interesiĝi pri ĉiu unuopa intereskampo aparte intense, eĉ povas interesiĝi pri neniu el ili.

Fabeloj kaj ludoj[redakti]

Intereso pri homformaj bestoj kaj/aŭ estuloj povas simple esti en nivelo de popularaj fabelaj fikciuloj, ekz. Bugs Bunny, Tony the Tiger, Sly Cooper, Star Fox, ktp. Tamen, ne ĉiu kiu ŝatas tiujn fikciulojn estas felano.

Spiriteco[redakti]

Iuj felanoj kredas ke havas spiritecan konekton al koncerna besto kiu kutime estas ilia felsono, sed ĝi povas esti ilia totemo. Forta kredanto povas kredi ke li estas "besto en homa korpo" (kaj fakte identigi sin kiel alispecanon, hombeston kaj/aŭ bestulon; tiuj kategorioj estas apartaj de fel-ŝatantaro, tamen parte komunaj). Iuj de ili aliĝas al fel-ŝatantaro kaj traktas ĝin kiel lokon por esti si mem, ĉar plejparto de tiuj grupoj estas subgrundaj sed fel-ŝatantaro estas pli malfermita al publiko.

Arto kaj kreemo[redakti]

Iuj felanoj interesiĝas nur pri arta flanko de fel-ŝatantaro. Fela arto, kaj reta kaj ekterreta, estas facile akirebla, amase disponebla kaj regule novproduktata. Felaj artaĵoj estas produktataj ankaŭ fare de nefelanoj, ankaŭ celante la ŝatantaron. Aliaj povas sin malasociigi de la ŝatantaro kaj priskribi sin kiel pribesta artisto. Felanoj povas ankaŭ ĝui rolludadon de koncerna fela fikciulo aŭ felsono, foje skribante pri la fikciulo aŭ registrante retan interagadon.

Felkostumumado[redakti]

Iuj felanoj ŝatas porti kostumon reprezentantan sian felsonon.[2] Tiujn "felkostumojn" oni kutime portas dum kongresoj kaj renkontiĝoj. Iuj estas adaptitaj por povi seksumi en ĝi. Ekzistas felkostumoj kaj tutkorpaj kaj partkorpaj, ekz. vosto, kapo, bestpiedoj, bestmanoj aŭ iliaj diversaj kombinoj. Kvankam nur malplimulto de felanoj konsideras sin kiel felkostumantoj, ili estas tre atentokaptaj dum renkontiĝoj.

Seksualeco[redakti]

Seksa allogeco al homformaj bestoj estas por iuj felanoj parto de iliaj felaneco. Tio ĉi estas tre konflikta temo kaj en frua epoko ankaŭ subjekto de intereso de komunikiloj. Tio kaŭzis ke ĝi fariĝis kutima stereotipo. Tio kondukis kelkajn grupojn provi eksŝatantarigi la seksumemajn grupojn aŭ almenaŭ klare distingi inter ili kaj la resto de la ŝatanaro.

Vidu ankaŭ[redakti]

Pliaj informoj estas en artikolo en Vikipedio: Ŝatantaro de felo

Referencoj[redakti]

  1. Felo ĉe Vikipedio
  2. UC Davis posts furry survey results