Alispecano
Alispecano (angle: otherkin) estas persono kiu konsideras sin kiel ne-homon,[1] ĉu laŭ korpo aŭ laŭ spirito.[2] Tiu ĉi opinio estas esprimata kiel: „Alispecano estas iu kiu havas en si mem ion ne homecan.” Alispecano ofte kredas ke li estas mitologia estulo kaj klarigas sian pensadon per reenkarnigo, ne havado de homa animo aŭ deveno aŭ kiel simbolan metaforon.[3] Ekzistas subkulturo de alispecanoj, precipe interreta.
Kutime alispecanoj identigas sin kiel mitologiaj aŭ astralaj (senkorpaj) estuloj, ekz. anĝeloj, demonoj, elfoj, drakoj, gnomoj, eksterteruloj, feinoj, homlupoj, vampiroj kaj simile. Se alispecano identigas sin kiel beston (ekzemple lupon aŭ homlupon) tiam li povas nomi sin „hombesto”.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Theri There - ŝerca bildrakonto pri alispecanoj kaj hombestoj
Referencoj[redakti]
- ↑ JITENDRA DHOJ KHAND (2011). Supreme God: Body, Will, Wisdom, and Work. Dorrance Publishing Co., 438. ISBN 1434983668.
- ↑ BELANGER, Michelle; Father Sebastiaan (2004). The Psychic Vampire Codex: A Manual of Magick and Energy Work. Weiser Books, 304. ISBN 1578633214. "/--/ Some feel that their difference is purely spiritual, while others believe there is a genetic difference between themselves and humanity. /--/"
- ↑ LUPA (2007). A Field Guide to Otherkin. Immanion Press, 316. ISBN 978-1-905713-07-3
Eksteraj ligiloj[redakti]
Fontoj[redakti]
Tiu ĉi artikolo estas ankoraŭ „ĝermo“. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti.