The Wolf In You

El WikiFur, la prifela enciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

The Wolf In You (eo:Lupo en vi) estas kanto verkita kaj registrita de Chama C. Fox en 1999. Ĝi povas esti nomata "himno de felvivstilanoj" ĉar ĝi priskribas kiel vivi kun lupa animo en moderna mondo. La kanto estis varme akceptita ankaŭ en aliaj komunumoj, ekz. en la komunumo de hombestoj.

Laŭ kelkaj personoj estas The Wolf in You unu el la plej unuaj kristanaj felaj kantoj pro la tekstoparto kiu demandas aŭskultanton kio okazos al felano post lia morto. Ĉu li estos akceptita en ĉielo aŭ kondamnita en pekujon?

The Wolf in You estis originale kreita kiel mendaĵo. Tamen post kiam estis la kanto finpretigita laŭ plena kontento, la interkonsentita mono neniam estis pagita kaj la mendinto malaperis.

Eksteraj ligiloj[redakti]