WikiFur:Aŭtorrajto
Tiu ĉi paĝo priskribas nur bazajn aferojn rilatajn al aŭtorrajto en WikiFur. Ĝi ne povas anstataŭigi spertulan juran klarigon. Traktu ĝin do tiel.
Enhavo
Tekstoj[redakti]
Ĉiuj tekstoj en WikiFur estas libere uzeblaj laŭ kondiĉoj de permesilo Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe Neadaptita 3.0 (CC-BY-SA) aŭ laŭ la kondiĉoj de GNU Free Documentation License. Posedanto de la aŭtoraj rajtoj restas ilia aŭtoro - tiu povas esti vi, se vi ilin kreos. Kuntribuado al WikiFur vin ne limigas pri alia uzado de la teksto, nur permesas ian uzadon de teksto de WikiFur.
Kontribuante al WikiFur vi permesas por aliuloj disvastigadon laŭ la kondiĉoj de CC-BY-SA a GFDL kaj vi konsentas ke aliuloj povas ŝanĝadi kaj disvastigadi vian tekston laŭ la samaj kondiĉoj.
- Vian konsenton vi ne povas revoki. Kompreneble vi povas forigi aŭ ŝanĝi vian tekston en artikolo sed ne malpermesi al iu ajn restarigi ĝin. Bonvolu konsenti pri tio dum vi kontribuas al WikiFur.
Uzado de verkoj de aliuloj[redakti]
Vi rajtas enmeti verkon de aliulo se tiu verko estas publika havaĵo aŭ distribuata laŭ la permesilo CC-BY-SA aŭ kongrua (GFDL mem ne kongruas). Dum kopiado de tia verko bv. mencii ĝian permesilon, alie minacas ĝi frua forigo.
Redistribuado de enhavo de WikiFur[redakti]
Se vi emas redistribui enhavon de WikiFur vi tion povas sed samtempe vi devas montri ligilon al origina artikolo en WikiFur kaj mencii la permesilon CC-BY-SA. Se vi volas la tekston disvastigi laŭ la peresilo GFDL vi devas krome mencii 5 lastajn aŭtorojn. Pli precizan priskribon vi trovos en la angla versio de tiu ĉi artikolo.
Bildoj[redakti]
Bildoj kaj aliaj dosieroj en WikiFur estas uzataj laŭ la permesiloj menciitaj ĉe ĉiu de ili. Bv. kopii al WikiFur nur libere uzeblajn bildojn aŭ tiujn por kiuj vi havas konsentoj de ilia aŭtoro.
Rompo de aŭtorrajtoj[redakti]
Se vi en WikiFur trovis vian verkon kies uzon vi ne permesis bv. kontakti iun de estroj.